De sur la supro de l' maljuna turo, paser' ermita, iras vi sur kampojn kaj, ĝis la tago mortas, jen vi trilas, muziko via vagas tra la valo. Printemp' ĉirkaŭe brilas en la aer', jubilas tra l' kamparo, kortuŝas per la ĉarmo idilia. La gregoj beas, la bovaroj blekas, l' aliaj birdoj fluge faras vete mil gajajn turnojn en ĉiel' serena, por festi ĝojon pri l' sezon' radia. Rigardas vi, medita, sindetena, sen flugo, sen kunulo, evitas ŝercojn, ĝojojn vi ne ĉasas, vi kantas: tiel pasas flortemp' de l' jaro, kaj de vivo via. Ve, kiel al ĉi tio similas mia vivo! Rid', amuzo, de la printemp', ĉi dolĉa familio, kaj frato de la ĝoj': la amo, kiun aĝulo ĝeme resopiras: mi ilin ne deziras. Jes, ĉion ĉi, mi mem ne scias kial, rifuĝas mi evite, kaj vivas mi ermite kaj fremde en naskloko, ĝis vivprintempo mia malaperas. Ĉi tiun tagon, kiu jam vesperas, kutimas festi mia eta urbo. Jen, sonorilo sonas tra l' lazuro fertuboj tondras kaj de biendomo al biendomo eĥas la murmuro. Kaj sin jam feste vestis la junularo tuta, forlasis domojn, svarmas ĝi surstrate, plezuras rigardante, rigardate. Kaj en soleco muta mi iras nun ĉi foran kampo-vojon kaj ĉiun gajon, ĝojon prokrastas mi por poste;!kaj tra l' brila aero mi admiras la sunon, kiu trans la foraj montoj post jena tago hela falante dronas jam kaj kvazaŭ diras, ke same svenos la juneco bela. Soleca birdo! Se jam vesperiĝos la viv' al vi donita de la steloj, vi certe ne bedaŭros kutimojn viajn; ĉio ĉi ja estas ĉe vi natur-devena. Sed se tra l' abomena sojlo de l' maljuneco mi devos paŝi jam neeviteble, por ĉiu kor' jam mutos ĉi okuloj, malplenos jam la mond' por ili, sekvos jam ĉiu tag' pli preme kaj funebre: ho, kiaj do mi trovos ĉi jarojn, ĉi solemon kaj min mem? Mi pentos, min ne povos konsoli, tamen — resopiros febre. |